Mluvčí: Jaroslava

Jazyk Esperanto wiki ethnologue
Umělé jazyky jazyková rodina wiki
latinské písmo scriptsource
Římskokatolická církev wiki

Znamení kříže

En la nomo de la Patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen

Otčenáš

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via Regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen

Zdrávas Maria

Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen

Sláva Otci

Gloro al la Patro, kaj al la Filo, kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco,kaj nun kaj ĉiam, kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen Ho Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.

Apoštolské vyznání víry

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, kaj je Jesuo Kristo, lia unusola Filo, nia Sinjoro, kiu estis koncipita de la Sankta Spirito, naskiĝis el Virgulino Maria, suferis sub Poncio Pilato kaj estis krucumita, mortis kaj estis entombigita, Li descendis al la infero, la trian tagon Li reviviĝis, ascendis en la ĉielon, eksidis ĉe la dekstro de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spirito, je la sankta katolika Eklezio, je la unueco de la sanktuloj, je la pardono de la pekoj, je la reviviĝo de la korpoj, je la eterna vivo. Amen

Nicejsko-konstantinopolské vyznání

Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Pontio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj lia regno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen